Aŭgustan tagon, kiam al la mano jam falis la unua frukto pruna, dornfrukton vidis mi en brilo suna, acerban, sur la arbo de kaŝtano. Novembre mi revenis, kaj ne vane, ĉar ankaŭ ĝi, kun la folio bruna falis, kaj en lulilo oportuna proponis sian kernon, brile, sane. Ho frat', similu kernon ĉi singardan. Vin ofte kovru per armvest' sekura, preferu vivi en la alt' ermita. Por stulta hom-amas' estu dornita, sed nutru en vi, kun dolĉec' obskura, trezoron vian intiman kaj tardan. |